Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

naturo, en kies manoj estis lia vivo. Li timis la fulmon kaj samtempe sopiris al la nubo, kiu alportas akvon por fruktodonigi lian rikolton. Li spertis senĉese ian miksaĵon el timo kaj respektego por tiuj potencaj fortoj: li ĝuis la lumon kaj timis la nokton; la suno, la luno, la riveroj, la maro ŝajnis al li vivantaj estaĵoj, kiuj povas fari ĉu bonon, ĉu malbonon. Tial li preĝis kaj adoris ilin kiel diojn. Kaj tiel naskiĝis Zeŭso, Ateneo, Junono kaj multege da aliaj malpli famaj dioj, kiuj loĝatigis la helenan Olimpon aŭ la roman Kapitolon.

«En tiu raso, la religia ideo sin prezentis sub du malsamaj formoj. Unuflanke, la homo ligis la diecon al la nevidebla principo, al la inteligento, al tio, kion li videtis pri la animo, al tio, kion li sentis sankta en si. Aliflanke, li aplikis sian ideon pri dieco al la eksteraj objektoj, kiujn li ĝue rigardadis, kiujn li amis aŭ timis, al la fizikaj fortoj, kiuj estis la mastroj de lia feliĉo kaj de lia vivo.

«Tiuj du klasoj da kredoj estigis du religiojn, kiuj daŭris tiom longe, kiom la grekaj kaj italaj socioj. Ili ne interbatalis; ili eĉ vivis akorde kaj dividis inter si la regadon super la homo; sed neniam ili intermiksiĝis. Ili ĉiam havis diferencajn dogmojn, ofte kontraŭdirajn, ceremoniojn kaj kutimojn absolute malsamajn. La kulto al la dioj de Olimpo kaj tiu al la herooj kaj mortintoj neniam havis inter si ion komunan. Kiu el tiuj du religioj estis la pli antikva? Neeble respondi. Oni eĉ ne