Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

povas aserti, ke unu antaŭis la alian. Kio estas certa, tio estas, ke la religio pri la mortintoj, kiu kreiĝis en tre malproksima tempo, restis ĉiam senŝanĝa en siaj kutimoj, dum ĝiaj dogmoj iom post iom foriĝis. La alia religio, tiu pri la fizika naturo, estis pli progresema kaj libere malvolviĝis, tra la jarcentoj, modifante iom post iom siajn legendojn kaj siajn doktrinojn, kaj senĉese pligrandigante sian aŭtoritaton super la homo…

«… Komence tiu religio sin ŝirmis en la familioj, sub la protektado de l’hejma fajrujo. Tie la nova dio sukcesis ricevi malgrandan lokon, mallarĝan cella (ĉambreto, ĉelo), kontraŭ aŭ apud la respektegata altaro, por ke iom da adoro, kiun la homoj havis por la fajrujo, transiru al la dio. Iom post iom la dio, akirinte pli da aŭtoritato super la animo, rezignis je tia protekto; li forlasis la hejman fajrujon; li akiris propran loĝejon kaj ricevis proprajn oferojn. Tiu loĝejo cetere estis konstruita laŭ la modelo de la malnova sanktejo; estis, kiel antaŭe, cella kontraŭ fajrujo; sed la cella plilarĝiĝis, plibeliĝis, fariĝis templo. La fajrujo restis ĉe la enirejo de la domo de la dio, sed ĝi ŝajnis tre malgranda kompare kun la templo mem. La fajrujo, kiu unue estis la ĉefaĵo, fariĝis nur la akcesoraĵo. Ĝi ĉesis esti la dio kaj malaltiĝis ĝis la rango de altaro por la dio, de instrumento por la oferado. Ĝi ricevis kiel taskon kuiri la karnon de la oferito kaj porti la oferon kun la preĝo de la homo al la majesta diaĵo, kies statuo estis en la templo.