Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

okazis kontraŭ lia volo, perdis per tio sian civitanecon. Ĉe Romo, necesis esti partopreninta la sanktan ceremonion de la purigado (latine: lustratio) por ĝui la politikajn rajtojn. Kiu ial ne povis ĉeesti, tiu ĉesis esti civitano ĝis la venonta purigado.

Ni ne forgesu, ke la manĝado konsistis el la karno de oferitoj, kiu devis esti kuirita sur la sankta fajrujo de la pritaneo (templo de la dioj protektantaj la civiton). Tiu karno estis dispartigata inter ĉiuj civitanoj. Kompreneble la dioj ne estis forgesataj, ili ricevis la plej bonajn partojn. Estis ia komuniiĝo. Kaj la antikvuloj firme kredis, ke la bonstato kaj sendanĝereco de la civito dependis nepre de la akurata plenumo de tiu ceremonio.

Nature neniu povis partopreni la kulton de civito, al kiu li estis fremda. La civitaj dioj ja protektis nur siajn proprajn civitanojn kaj akceptis nur de ili oferojn.

Pro tiaj kredoj estis do tre malfacile, ke civito kuniĝu kun alia por formi pli grandan unuon. Tute same kiel hodiaŭ francaj kaj germanaj patriotoj, ekzemple, neniam povus konsenti pri kunfandiĝo de ambaŭ nacioj. Kaj tamen la socia vivo nepre postulis plilarĝiĝon.

Estas progresoj, kiuj nerimarkite okazas kaj kiuj fine rezultigas aliiĝon de l’ socio. Ĉirkaŭ la sesa jarcento a.K. la nura terkulturado ne plu sufiĉis en Grekio kaj Italio por kontentigi la bezonojn de l’ homo. Aperis nova fonto de riĉoj. En