Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malfacile povis trudi sian regadon al la aliaj civitoj. Milito tiutempe signifis ofte kompletan ekstermon al la venkitoj kaj transformon de riĉa regiono en dezerton. Ekzemple, Romo ekstermadis la dudek Volskajn civitojn kaj ilialoke estiĝis marĉoj; ĝi fordetruis kvindek tri urbojn en Latio (latine: Latium). Laŭ Tito-Livio kaj Plinio, en Samnio (Samnium) dum longa tempo oni povis pli bone ekkoni la lokojn, kiujn trapasis la romaj armeoj, per la dezerteco, kiu regis en la ĉirkaŭo, ol per la postsignoj de iliaj tendaroj.

La venkinto tamen ne ĉiam ekstermis la venkitojn; okazis, ke li fordetruis nur iliajn civitojn t. e. iliajn religiajn kaj politikajn asociojn. Tiam ĉesis la kultoj al la hejmaj kaj civitaj dioj. Kun la malapero de la kulto ankaŭ malaperis la leĝoj, la rajtoj, la familio, unuvorte ĉio, kio sin apogis sur la religio. La venkito ofte fariĝis sklavo kaj sekve devis alpreni la religion de sia mastro. Milito inter du civitoj signifis militon inter du religioj. Unu nepre devis malaperi.

Okazis ankaŭ, ke unu armeo ne povis tute forvenki la alian. Laŭ la kredo de la antikvuloj, tio signifis, ke la dioj de ambaŭ civitoj deziris aliancon inter la du popoloj. Por atesti tiun aliancon, civitoj iafoje sin rajtigis ĉeesti reciproke siajn sanktajn festojn. Kelkafoje ili kontrakte promesis interŝanĝi en siaj temploj religiajn ritojn. En tiuj okazoj, temis precipe pri la kulto al dioj, kiuj personigis fizikajn fortojn. Kiel ni jam rimarkigis, tiu religio estis