Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

popoloj, la Gallo Rutilius Namatianus, kantis per belaj latinaj versoj la civilizan verkon de Romo:

Fecisti patriam diversis, gentibus unam;

Profuit injustis, te dominante, capi[1].

IV
La unuaj sennacianoj

La malvolviĝo de la produktaj fortoj postulis senĉesan plilarĝiĝon de la Roma Imperio. Tia nova stato de reciprokaj rilatoj inter Oriento kaj Okcidento devis, kompreneble, efiki sur la menson de la tiamuloj. Tio okazis unue kaj precipe en Grekio,

kie la spekulativa filozofio kaj la intelekta vivo estis atingintaj tre altan nivelon. Plie en multaj civitoj de Grekio kaj Italio la bataloj inter la klasoj iom post iom detruis la hejman patriotismon. La malnovaj religiaj kredoj konstante perdis influon. La hejmaj dioj ne plu estis adorataj kun la sama fervoro kiel dum la primitiva epoko. Pro kutimo oni ja daŭre kultis al tiuj malnoviĝintaj diaĵoj, sed vera kredo forestis. Laŭgrade kiel plilarĝiĝis kaj oftiĝis la rilatoj inter la diversaj popoloj, foriĝis la malnova ideologio. Vera revolucio intelekta

  1. «Al la diversaj popoloj ci donacis komunan patrion; sub cia superregado la malbonuloj profitis de sia malvenko (Itinerarium).