Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

okazis. Kelkaj spiritoj konceptis la ideon pri ekzisto de nur unu sola dio. Eĉ la materialismo havis tiuepoke adeptojn en la personoj de Demokrito, de Epikuro, de Lukrecio kaj de aliaj malpli famaj pensuloj.

En Grekio la indiferento pri patriotismo estis jam sufiĉe disvastiĝinta, kiam envenis la romanoj.

Unue Pitagoro malatentis la civitan religion kaj havis pli malpli klaran ideon pri iu dio-reganto de la universo.

Anaksagoro ne plenumis siajn civitajn devojn kaj rifuzis akcepti oficialajn postenojn. Pro tio la ateneanoj kondamnis lin je morto.

Poste la sofistoj aŭ retoroj, inter kiuj la plej famaj estis Protagoro, Gorgo kaj Prodiko el Keoso, senkompate batalis kontraŭ la antaŭjuĝoj. Ili sentime esploris kaj kritikis la leĝojn, kiuj regis ankoraŭ la familion kaj la ŝtaton. Oni akuzis ilin pri senmoraleco kaj senpatriotismo.

Verdire ili ne havis difinitan doktrinon kaj celis ĉefe instrui la arton rezonadi logike; ili direktis la sagojn de sia sprito kaj elokvento kontraŭ la tradicion. Vane la ateneanoj forpelis Protagoron kaj bruligis liajn skribojn; la instruado de la sofistoj estis multefika. Forfalis la malnovaj kredoj kaj estiĝis liberpensado.

Sokrato ankaŭ malakceptis la tradiciajn leĝojn kaj argumentis, ke la kondutreguloj estas gravuritaj en la konscienco de l’ homo. Li instruis, ke la principo de la devo kuŝas en la animo de l’homo.