Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tio, ke ili plilarĝigis la homan socion, la stoikuloj emancipis la individuon. Same kiel ili malakceptis la civitan religion, ili ankaŭ rifuzis konsenti pri ia ajn civitana servuteco. La homo ne devas esti oferata al la ŝtato. Ekzistas aliaj devoj ol tiuj al la ŝtato.

Zenono proklamis, ke la homo havas per si mem dignon, ke la pleja devo ne estas morti por ia ŝtato, sed virte vivi.

Tiaj estis la ideoj en Grekio du jarcentojn a.K. La civita religio, t.e. la patriotismo tiutempa estingiĝis. La ĝenerala spiritostato alcelis unuecon kaj tio klarigas, kial la grekoj ne havis por Romo malamon. Male ili admiris la grandan civiton; ili starigis al ĝi templojn kiel al ia diaĵo.

Urboj forgesis sian civitanan religion kaj anstataŭe adoris la diinon Romo kaj la dion Cezaro.

Ĉiu homo klopodis fariĝi Roma civitano. Unuj akiris tiun rajton per mono aŭ per bonaj servoj al la imperiestro. Kiu fariĝis Roma civitano, tiu ne plu apartenis politike al sia naskiĝa urbo. Li ne plu dependis de ĝiaj leĝoj.

Post kiam deko da generacioj sopiris al la akiro de la Roma civitaneco, estis eldonata dekreto, kiu donis tiun titolon al ĉiuj liberaj homoj. Nur la sklavoj ne povis profiti je tiu privilegio. Tiam de la rivero Eŭfrato ĝis Hispanio, de Britio ĝis Saharo, ekzistis nur unu sama popolo, nur unu sola ŝtato. Ĉiuj malgrandaj patrioj iom post iom estis malaperintaj.