Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

forto, da bonstato. Tiu deziro instigis lin inventi, produkti, interŝanĝi. Tial estiĝis Ekonomio, kiu havas siajn proprajn leĝojn, al kiuj obei devas la homo. Latenta solidaro ja kunligas ĉiujn partojn de l’ mondo. La produktoj de iu regiono mankas en alia. Interŝanĝado fariĝas necesa. Se popolo ne volas aŭ ne kapablas ekspluati la naturajn riĉojn de sia regiono, okazas malekvilibro en la Ekonomio. Kaj plej ofte milito sekvas por restarigi la ekvilibron.

Sendube aliaj faktoroj ludas rolon. La homa ambicio ekzemple ne estas malatentinda forto. Ĝi estas tamen akcesora kaj eĉ povus nenion fari, se mankus objektivaj kondiĉoj favoraj.

Ni konsideru iomete la demandon pri la «venkitaj» Grekoj. Kio rezultis el tiu venko? Ĉu malaperis ilia pli delikata kulturo? Tute ne. Okazis male, ke la «venkitoj» trudis sian kulturon al la venkintoj mem:

«La malnova arto de Romo estis tiu de Etrurio, tiu de Kampanio kaj de Norda Italio, kiun, laŭ la daŭro de siaj historio kaj konkeroj ĝi alproprigis al si. Estante ĉefurbo de Italio, ĝi sintezigis la genion de la tuta duoninsulo. Dum la daŭro de la II-a jarcento, la italiaj tradicioj iom post iom cedis la lokon al tiuj de la tiutempa Grekio. Ĉe la I-a jarcento, la revolucio efektiviĝis kaj la romana arto fariĝis tute greka.

«Okazis ĉe Romo, tiutempe, fenomeno analogia al tiu konstatebla en Francio je la XVI-a jarcento.