Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Principoj pri nova arto subite invadis la landon, forpuŝante la malnovajn formojn, subpremante ilin aŭ almenaŭ lasante al ili nur latentan vivon. La efiko de la romanaj militiroj en Grekion kaj Azion povas esti komparata al tiu de la francaj militiroj en Italion, kiuj naskis Renesancon…

«… Komence, la Romanoj miregis; poste ili admiris kaj ŝatis tiujn belaĵojn, per la glavo akiritajn… Sed ne nur artaĵoj alfluis Romon, sed ankaŭ artistoj… Cetere ne estis unuopaj artistoj, sed tutaj aroj da artistoj, kiuj venis al Romo kaj tie instaliĝis… Kun ili la greka arto sin trudis, enradikiĝis kun siaj temoj, kun sia stilo kaj siaj teorioj. En la arto, same kiel en la sciencoj, en la retoriko, en la poezio, la greka tekniko sin trudis[1]

Kiel oni vidas per tiu cito, eĉ eraras la sinceraj patriotoj de la plej evoluintaj nacioj, kiam ili predikas pri neceso defendi la kulturon kontraŭ malpli evoluintaj popoloj. Kiam vera, reala supereco ekzistas sur iu ajn kampo, tiam nepre venkas tiu supereco.

La armila, precipe la organiza supereco de la Romanoj donis al ili objektivan rajton ordigi, regadi la mondon. La malgrandaj civitoj, senĉese inter si batalantaj, ne povis sukcese kontraŭstari

  1. Alberto Grenje. (La Romana genio en la Religio, la Penso kaj la Arto). Biblioteko de historia sintezo (1925). France: A. Grenier, Le Génie Romain dans la Religion, la Pensée et l’Art.