Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

al la bandoj da rabistoj, kiuj ĝenis kaj ofte tute malhelpis la teran kaj maran komercadon. La laboremaj popoloj sopiris ordon kaj sendanĝerecon. Kaj pro tio ne malofte okazis, ke kelkaj sin turnis mem al Romo, petante helpon kaj subtenon. La Senato pli ol unu fojon ŝanceliĝis pri novaj konkerotaĵoj. Plej ofte nur la neceso protekti la komercadon decidigis la Romanojn entrepreni militirojn. La Roma Imperio estis tiutempe ekonomia necesaĵo. Ĝi sekve estis progresiga forto en la homa evoluo.

Sed la kulturo de la Romanoj malsuperis tiun de la Grekoj, kaj pro tio tiuj lastaj venkis senarmile sur la arta, literatura kaj scienca kampoj.

Dum pli ol tri jarcentoj la Romana Imperio konservis sian geografian unuecon en la Mediteranea baseno kaj preskaŭ sian tutan amplekson. Tiu fakto estas unika en la Historio.

La Imperio de Aleksandro ja apenaŭ starigita tuj disfalis. La invadoj de la Araboj ankaŭ kreis Islaman Imperion, sed ĝi ne estis longdaŭra kaj baldaŭ dispeciĝis inter kelkaj kalifoj. La mezepoka t.n. Sankta Imperio estis nur fiktivaĵo, ekster la germana bloko. La Brita Imperio nuntempa ankaŭ ne povas esti komparata al la Romana. Ĝiaj teritorioj estas disaj; unuj estas loĝataj grandparte de elmigrintoj kaj aspektas kvazaŭ disŝiritaj pecoj el Britio; aliuj konsistas el popoloj, kies moroj kaj sociaranĝoj estas tute malsamaj je tiuj de la Metropolo.