Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tempe jam aŭdiĝis akraj voĉoj, kiuj senmaskigis la trompon:

«La sovaĝaj bestoj posedas almenaŭ kuŝejon, dum tiuj, kiuj mortas pro la defendo de Italio, ne havas alian bienon ol la aeron, kiun ili spiras. Sen tegmento por sin ŝirmi, ili vagas kun siaj edzinoj kaj infanoj. La generaloj trompe parolas, kiam ili instigas vin al batalo por defendo de viaj temploj, de viaj dioj, de la tomboj de viaj patroj. El tiom da Romanoj, ĉu estas unu, kiu havas sian hejman altaron kaj sian familian tombon? Vi batalas kaj mortas por krei la riĉegon kaj lukson de aliuloj. Oni nomas vin mastroj de l’ mondo, kaj vi ne posedas eĉ terbulon[1]

Unu el la plej efikaj kaŭzoj de malekvilibro en la granda politika konstruo, kia estis la Romana Imperio, certe estis la ekzisto de klasoj inter si batalantaj. La ĉefaj kaŭzoj de disfalo kuŝis en la limoj mem de la Imperio. Dum tuta jarcento militoj okazis inter la pretendantoj al la imperia estreco. Kaj estas notinde, ke en tiuj militoj partoprenis pli grandaj kontingentoj ol en la militoj kontraŭ la Barbaroj.

La Imperio sin mortigis mem; ĝia interna malfortiĝo antaŭis tiun de ĝiaj limoj, ĝi pereis precipe de siaj propraj vundoj kaj ne de eksteraj atakoj. Ne povis aliel okazi, ĉar gi reprezentis la plej grandan potencon en la mondo.

  1. Tiberio Grakho (m. 133 a.K.), citita de Plutarko.