Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Dum tri jarcentoj, la kristanoj estis konsiderataj kiel revoluciuloj, kiuj danĝerigas la sociordon, kaj pro tio ili estis persekutataj. Sed dum tiu longa tempo, iliaj gvidantoj, la episkopoj, akiris aŭtoritaton kaj sufiĉe bonan pozicion.

Unu lerta imperiestro, Konstanteno, komprenis, ke la kristana religio, kiel la aliaj, povas esti ankaŭ helpilo por la regado. Li ĉesigis la persekutojn kaj eĉ subtenis la novan religion. De tiu tempo la kristanismo tute perdis sian dekomencan karakteron kaj fariĝis nova trompilo por servutigi la popolon.

Tamen la katolikismo ankoraŭ nuntempe celas tutmondan spiritan superregadon, kaj lertaj apologiistoj per belaj frazoj sukcesas akordigi la kulton al la patrio, t.e. al nacieca religio, kun la kulto al unu sola universala dio. La «Civito de Dio» ekzistas en la transmondo; ĉiu bona, obeema kredulo ĝuos postmortan feliĉon. Dume li devas elporti ĉiujn surterajn maljustojn…

La forfalo de la Romana Imperio metis en la historion, dum 1000 jaroj, nigran makulon. Sed en la 14-a jarcento reviviĝis en Italio la antikva kulturo. Ekfloris la movado nomita Renesanco, kiu venke disvastiĝis tra tuta Eŭropo. De tiu tempo la homaro rekomencis sian antaŭeniradon al senĉesa pligrandiĝo de politikaj unuoj.