Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

klopodojn de reĝoj por limigi la «sendependecon» kaj arbitron de la nobeloj.

Estas vere, ke urboj povis ankaŭ stariĝi sendependaj kiel malgrandaj respublikoj. Kelkaj eĉ spertis grandan prosperon. Tie ekfloris artoj kaj sciencoj, kiel en la antikvaj grekaj civitoj. Sed tiuj sendependaj ŝtatetoj ankaŭ batalis unuj kontraŭ aliajn, kaj finfine ili devis, kiel la nobeloj, rezigni sian sendependecon kaj eniri la kadron de pli granda politika unuo. Tiel kreiĝis reĝlandoj, kiuj konsistigis la ĝeneralan fizionomion de Eŭropo ĝis la Franca Revolucio, en 1789.

La povo de la reĝo estis senlima, tial ke li ricevis ĝin de dio mem kaj ne de la konsento de la regatoj. Tio evidentiĝis el la longdaŭra ceremonio, kiu okazis ĉe la konsekro al la reĝo.

Antaŭ ol ricevi la sanktan ŝmiraĵon, li estis kvazaŭ dormanta. La ekleziaj altranguloj vekis la elektiton kaj sciigis la volon de dio pri lia investado en la reĝan postenon. Estis kvazaŭ miraklo. Per tio la reĝo eĉ akiris la povon kuraci malsanulojn. Ekzemple, Ludoviko la XVI, tiu sama kies kolon oni fortranĉis pli poste, devis tuj post sia konsekro, mantuŝi 2400 skrofolulojn!…

En la unua ĉapitro, ni jam vidis, ke post la aliiĝo de la primitivaj, senestraj klanoj, kiam naskiĝis la estreco, ĉi tiu lasta devis sin apogi ne nur sur ekonomia bazo (la potlaĥo), sed ankaŭ sur ia mistika forto per sankta malprofaniĝo en kunfrataro. La konsekrado al reĝo de ekleziaj alt-