Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ranguloj estis (ankoraŭ estas) la daŭrigo, sub pli pompa kaj aliigita formo, de la kutimoj ekzistantaj ĉe primitivaj triboj.

Ĉiam kaj ĉie ni do povas konstati la ekziston de du fortoj, kelkfoje inter si batalantaj[1], kiuj influas la historian evoluon. Unu rilatas al la teknika menso, devenanta el la neceso ĉasi, kapti, konstrui, inventi por vivi kaj fari la vivon pli kaj pli komforta; la alia rilatas al la mistika menso, kiu fantazie celas doni klarigojn pri la mondo.

Reĝlando fakte ne reprezentis teritorian kaj administran homogenon. Ĝi estis stranga kuniĝo de feŭdoj sub sama reĝeco, kiu ofte rezultis el la hazardo de edziĝoj, de heredoj aŭ konkeroj.

Ne ekzistis naciaj armeoj. La reĝo plejparte uzis dungitojn por militi. Tial la regantoj ofte tute indiferentiĝis pri la venkoj aŭ malvenkoj de tiaj armeoj. Ekzemple, Volter[2] povis gratuli la reĝon de Prusio pro lia venko super la francaj armeoj. La fama verkisto ne kompromitis sian popularon per tio. Tute male. Ne ekzistis tiutempe nacia, sed nur provinca patriotismo.

Ne ekzistis ankoraŭ nacio, laŭ la hodiaŭa signifo de l’ vorto.

La unua tia nacio kreiĝis en Francio post la Revolucio. La feŭdaj rajtoj estis nuligataj; la kamp-

  1. La longdaŭra batalo inter la papoj kaj la germanaj imperiestroj pro la investituroj dum mezepoko estas pri tio tre trafa ekzemplo.
  2. France: Voltaire.