Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

«Tial ke oni ne povis hejmen resendi la soldatojn, ne doninte al ili bienon aŭ monon, oni daŭrigis la militon por ne malmobilizi. Ĉefe pro tio la packontrakto de Basel kaj tiu de Amjens[1] (1801) estis nur interpacoj, kaj Napoleono povis senhalte konduki siajn venkantajn armeojn tra Eŭropo.

«Post dudek jaroj, rezultis, ke ĉiuj malnovaj volontuloj estis mortigitaj, aŭ fariĝis generaloj, marŝaloj, eĉ reĝoj en Svedio, ĉe Napoli ktp. Kiuj ne scipovis legi, tiuj konsistigis la «grumblemulojn» de la malnova gvardio. Kiam Ludoviko la XVIII decidis pagi al la soldatoj nur duonan salajron, neniu plu pensis pri la promesoj de la Leĝdonanta Kunvenantaro. Ili tamen multe efikis sur la tutan eksteran politikon de la Konvencio kaj de la Imperio…

«…Fundamente la tuta dramo de la Revolucio estis, je la vidpunkto de la amasoj, grandega penado daŭrigata dum kvarona jarcento por realigi novan agraran regularon, kiun ebligis la nuligo de feŭdaj rajtoj.

«En 1792/95, ne plu estis armeo el «soldatoj», batalanta pro pago, por apartaj interesoj de princo. Ĝi estis armeo el civitanoj unuiĝintaj por defendi komunan grundon, kiu apartenis al ili, kaj kiun ili deziris translasi al siaj infanoj. Tio estas ĝuste la principo de la romana civito. Tial, tute nature, ili retrovis la antikvan esprimmanieron. Kaj jen super

  1. France: Amiens.