Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la duon-brigadoj de Hoŝ[1] kaj de Marso[2], resonas la malnova vorto, forgesita depost dudek jarcentoj, je kies nomo militiris la hoplitoj el Ateno kaj la romanaj legianoj: Filoj de la PATRIO, antaŭen!

«Tiun tagon la Nacio anstataŭis la reĝlandon.»

Venkinte per sanga revolucio la nobelan kaj ekleziulan klasojn, la francia burĝaro devis krei trompan ideologion por firmigi sian regadon super la senbienuloj. Tial naskiĝis la naciismo en sia hodiaŭa formo.

Por surbazigi la novan ideologion, oni sin apogis sur historiaj, etnografiaj, juraj, rasaj, filozofiaj kaj ceteraj konceptoj. Estis facile al la reganta klaso trovi apologiistojn. Tiel sub la nomo patrio aŭ nacio kreiĝis la moderna religio, la mito, kiu disvastiĝis tra tuta Eŭropo, ĉie kie la feŭdaj rajtoj estas forigitaj. La patrio fariĝis vera idolo, kiun adori devas ĉiu civitano, idolo, al kiu ĉiu devas ĉiam esti preta oferi sian propran vivon.

Dum malaperis ĉe multaj personoj la kredo je dio, dum malfortiĝis la influo de la diversaj eklezioj en la politika vivo de l’ popoloj, tiam pligrandiĝis la influo de l’ nacia religio.

Oni eĉ povis konstati, ke la pastroj el ĉiuj religioj fariĝis ankaŭ fervoraj apologiistoj kaj propagandistoj de l’ patriotismo.

  1. France: Hoche.
  2. France: Marceau.