Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Post kiam tiu religio estas infektinta Eŭropon, ĝi nun disvastiĝas tra la tuta mondo, ĉie kie indiĝena burĝa klaso celas akiri la regadon. Kelkokaze la patriotismo eĉ ludas revolucian rolon, en tiu senco, ke ĝi vekas dormantajn popolojn al nova vivo.

Tre trafan ekzemplon pri tio oni povas nuntempe observi en Hindio. La tiea popolo, de jarcentoj dormanta en la kastaj kaj tradiciaj vindoj, ekvekiĝas ĉe la instigoj de sia burĝaro, kiu ne plu volas dividi la profitojn de sia ekspluatado super la proletaro kun la angla burĝaro, invadinta la landon antaŭ du jarcentoj.

En la revuo Eŭropo[1] Romen Rolan[2] skribis jenon:

«Nenio estas pli emociiga ol vidi, en Hindio, la grandegan flamon el religia kolektiva halucino, kiu regis tiujn tri cent milionojn da homoj, subite aliiĝi en formon de Patrio! La Patrino Hindio, kiun prikantas, en sia Marsejezo de Hindio, Bankim Ŝandra, la Ruĵe de Lil[3] el Bengalio, estas la patrino Kali, reenkarnigita en la korpo de la Nacio.»

Kredeble la naciismo reprezentas etapon, kiun trapasi devas la historia procezo. Ni nun simple

  1. № de novembro 1929.
  2. France: Romain Rolland.
  3. France: Rouget de Lisle, aŭtoro de la «Marseillaise».