Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ANTAŬPAROLO

Tiu ĉi studo jam aperis en formo iom alia kaj pli konciza sur la paĝoj de l’ semajna gazeto Sennaciulo. Tiam multaj legantoj eldiris sian deziron, ke ĝi estu presota libroforme. Ili do ricevas kontentigon.

Kvankam ĉi tiu libro formas per si mem unu tuton, la leganto devas tamen scii, ke ĝi estas la unua parto de pli ampleksa, trivoluma verko. La dua parto estos titolita Internaciismo kaj la tria Sennaciismo. La unua parto sekve iel estas nur la elmeto de l’ problemo. Sed ties klara elmeto tre faciligos eltrovon de ĝusta solvo.

La ŝanĝoj kaj aldonoj faritaj neniel aliigis la ĝeneralan tendencon de la studo. Neŝanceliĝe ni sekvis la vojon al objektiva esploro. Ni penis koncepti kaj prezenti al la legantoj sufiĉe detalan skizon pri la deveno kaj evoluado de l’ naciismo, ne