Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

notu la fakton, klarigante ĝin al ni per la jam faritaj konstatoj, nome, ke la mistikaj fortoj, la ideologiaj faktoroj ludas grandan, ofte negativan rolon en tiu procezo.

En la antaŭaj ĉapitroj ni vidis, ke la patrio havis en la antikvo materian bazon, ke ĝi rilatis al io konkreta: la malgranda bieno, kie naskiĝis, vivis, mortis kaj diiĝis la patroj. La tiutempaj patriotoj havis do realan intereson en la defendo de sia patrio, ĉar ili fakte defendis la teron, kiun ili kulturis, la bienon, kiu donis al ili ĉiujn vivrimedojn.

Ni ankaŭ konstatis, ke la ideologio, kiu stariĝis sur tiu materia bazo, baldaŭ fariĝis baro al plilarĝigo de sociaj unuoj. Tiu plilarĝiĝo, postulita de novaj ekonomiaj kondiĉoj, povis sekve okazi nur per bataloj, per sangaj militoj. La hodiaŭa patriotismo estas same danĝera ideologio.

Ni ekzamenos pli poste kelkajn el la argumentoj, per kiuj nuntempaj apologiistoj de l’ patriotismo provas pravigi la ekziston de nacioj.