Diversaj difinoj pri la vortoj “patrio”, “nacio” kaj “nacieco”
La difinoj, kiujn oni trovas en vortaroj, pri la vorto patrio, estas mallongaj kaj ĝenerale nur mencias la etimologian signifon de l’ vorto. Se oni ne kontentiĝas per tiaj difinoj kaj serĉas en verkoj de patri-apologiistoj, oni tuj konstatas ilian embarason; ĝi montriĝas per granda neprecizo en la klarigoj.
Kelkaj aŭtoroj multe penadis por montri la ekziston de nuancoj inter la vortoj patrio, nacio, lando, ŝtato. Ni ne perdos tempon nek inkon por vidigi la vanon de tiaj subtiloj. Praktike tiuj terminoj rilatas al la sama objekto kaj estas samsignifaj.
Tion ankaŭ asertas Emilo Durkhejm en La Sociologia Jaro (France: L'Année Sociologique, 1915): «Iu nacieco estas homa grupo, kies membroj, pro etnologiaj aŭ simple historiaj motivoj, volas vivi sub samaj leĝoj, formi komunan Ŝtaton, ne gravas, ĉu grandan aŭ malgrandan; kaj tio estas hodiaŭ iu principo, inter la civilizitaj nacioj, ke tia komuna volo, kiam gi estas persiste montrata,