Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rajtas esti respektata, ke ĝi eĉ estas la sola solida fundamento de la Ŝtatoj.»

Por nia instruo ni citu do kelkajn difinojn de aŭtoritataj patriotoj kaj naciistoj. Sed tuj unu rimarkon: Kiam parolas militisto, li ne maskas la realon kaj montras malkaŝe la vizaĝon de la patrio sub ĝia ĝusta aspekto:

«La nuntempa patriotismo ne povas malkonfesi la tradiciojn, kiuj, malrapide, dum la daŭro de l’ jarcentoj, kunigis ĉiujn fragmentojn de la tero de l’ prauloj kaj daŭrigis ties sendependecon; tamen, nova faktoro aldoniĝis. Same kiel ĉe la tempo de la Roma civito, la kulto al la institucioj prenis lokon en la ideo pri patrio.

«La moderna patrio, ĝi estas la nacio; ĝi estas la suverena popolo, mastro de sia sorto, fariĝinta, mem, posedanto de granda parto el la nobelaj bienaroj, aŭ vivanta libere per la produktoj de sia laboro[1]

La aŭtoro, konstatinte, ke ne ĉiuj nacianoj posedas bienon, ke ne ĉiuj povas vivi libere per la produkto de sia laboro, tute malkaŝe konfesas, ke la patrio ĉefe ekzistas por la bonstato de iu klaso:

«La libero, la egalo, la frateco… estas altruistaj virtoj, kiujn oni devas, sendube, kontraŭstarigi al la malnova leĝo de egoismo kaj ordonpovo, sed

  1. Ŝipkapitano Renato le Nepvu de Karfor en «La pravo de l’ milito». 1914. (France: René le Nepvou de Carfort «La guerre légitime»).