Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ilia kompleta triumfo okazigus la dekadencon kaj, baldaŭ, la ekstermiĝon de la ideo pri patrio… Tiom longe, kiom nacio ekzistas, ĝi konsistas el du klasoj, kiujn neniu dislima linio apartigas, sed kies kontraŭecaj tendencoj ekvilibriĝas[1]

Laŭ tiu aŭtoro ni do notu: se ne ekzistus klasoj, ankaŭ ne ekzistus patrioj. Konsentite!…

Aŭdinte la opinion de aŭtoritata maristo, ni nun aŭskultu tiun de generalo:

«Ĉiu vivanto estas luktanto, kiu utiligas ciujn siajn kapablojn por konservi kaj pliintensigi sian vivon; la nacioj estas vivaj organismoj[2], kiuj senĉese, senripoze serĉas plibonigi la kondiĉojn de sia ekzistado. Por la socioj kiel por la individuoj, la lukto estas necesa kondiĉo de perfektiĝo; ĝi pliforligas kaj hardas la karakterojn, ĝi donas sukceson al la fortuloj[3]

Tiaj instruoj pri la patrio taŭgas nur por la filoj de la reganta klaso. Por mistifiki la simplajn spiritojn de la proletoj, ekzistas pli subtilaj kaj ruzaj apologiistoj:

«La homo ŝuldas ĉion, kion li havas, al sia patrino. La civitano ŝuldas ĉion, kion li havas, al la influo de sia patrio…

  1. Ibidem.
  2. La substreko estas de ni.
  3. Generalo Kesler en «La Milito». France: «La Guerre» (1913).