Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

«… Nia libero rezultas el la suferoj de milionoj da kreitoj, kiuj batalis por ĝin certigi al ni; nia trankvilo kuŝas sur grandega disĵetita amaso da martiroj, kiuj donacis sian sangon por ĝin prepari; nia arto, nia scienco, nia bonstato estas la fruktoj de la maldormoj, de la senĉesaj laboroj, de la amasigita geniaĵo de multegaj kreintoj, kiuj penegis por riĉigi nin per siaj eltrovoj kaj laboroj[1]

Per tia sofisma dialektiko oni pli facile sukcesas trompi la naivan popolon. En la «demokrate» regataj landoj, la laboristoj ja havas la iluzion esti liberaj — tial ke ili rajtas voĉdoni en la balotoj por elekti reprezentantojn. Se tian «liberon» ili ŝuldas al la patrio, same kiel ili ŝuldas la vivon al sia patrino, nu, por ĝin defendi ĉu ili povus rifuzi oferi sian vivon?…

Jen alia pli lerta, eĉ pli subtila difino:

«Nacio estas animo, spirita principo. Du aferoj, kiuj, verdire, estas nur unu sama, konsistigas tiun animon, tiun spiritan principon. Unu kuŝas en la pasinta tempo, la alia en la estanta. Unu estas la komuna posedo de riĉa heredaĵo el memoraĵoj, la alia estas la reciproka konsento, la deziro vivi kune, la volo daŭrige produktigi la heredaĵon, kiun nedividita ni ricevis. La kulto al la prauloj estas el ĉiuj la plej prava; la prauloj faris nin tiaj, kiaj ni estas. Pasinto el gloro, eminentaj homoj, jen la socia

  1. Abato Gafr en «La leĝo de amo — La patrio». France: Gafre «La loi d’amour — La patrie».