Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kapitalo, sur kiu oni starigas nacian ideon. Posedi komunajn glorojn en la pasinta tempo, komunan volon en la estanta, esti kune farinta grandaĵojn kaj voli fari aliajn, jen la ĉefaj kondiĉoj por esti popolo. Oni amas proporcie al la oferoj, kiujn oni faris, al la malfeliĉoj, kiujn oni suferis. Oni amas la domon, kiun oni konstruis, kaj kiun oni transdonas. La sparta kanto: ni estas tio, kio vi estis, ni estos tio, kio vi estas, tre simple resumas la himnon de ĉiu patrio…[1]

Ni preskaŭ konsentus kun la klarigoj de la fama franca filologo kaj verkisto, se oni rilatigus ilin al la tutmonda Proletaro, anstataŭ al la kunmiksaĵo el diversaj klasoj, kiuj konsistigas nacion.

La Proletaro en sia senĉesa batalo por emancipiĝi kreas ja tiun komunan heredaĵon el gloroj. Ĝi jam posedas sufiĉe longan tradicion. En la tutmondo, ekzemple, oni rememoras kaj gloras la Parizan Komunon, la Sovetan Revolucion. Sur ĉiuj kontinentoj oni kantas la Internacio-n kaj la Unua de Majo estas la komuna fest- aŭ depostul-tago de la klaskonsciaj laboristoj. Ili havas komunajn heroojn: Karl Marks, Kropotkin, Ĵores, Libkneĥt, Lenin k.a. malpli famaj.

La klaskonsciaj proletoj jam faris heroaĵojn kaj deziras fari aliajn. Ili plie havas samajn interes-

  1. Ernesto Renan. France: «Qu’est-ce qu’une Nation?». Kio estas nacio? Parolado farita en la Pariza Universitato la 11 marto 1882.