Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ojn. Tamen ili ne konsistigas patrion, kaj tio montras, ke la idealista difino de Renan estas senbaza kaj povas utili nur al la burĝa klaso por trompi la laboristojn.

Ne mirinde! Renan estis ja unu el la plej eminentaj reprezentantoj de tiu klaso kaj sekve ludis sian rolon en la kreado de ideologio, kapabla entuziasmigi la simplan animon de la senheredigitoj kaj instigi ilin defendi la interesojn de la naciprofitantoj.

S-ro Ramze Mjur, profesoro ĉe la Universitato de Manĉester, donas jenan difinon:

«La nacio estas aro da personoj, kiuj sentas sin nature kunligitaj per iaj parencecoj, kiuj estas por ili tiom fortaj kaj realaj, ke tiuj personoj povas vivi kune kun kontento, ke ili malkontentas, kiam oni disigas ilin, kaj kiuj ne povas toleri la regatiĝon kun loĝantaro, al kiu ili ne sentas sin same ligitaj…[1]».

Ĉu tiu cito ne montras klare la embarason, en kiu troviĝas ortodoksaj universitatanoj — kiuj ignoras la klasojn — kiam ili penas liveri difinon pri nacio? Oni ja vane serĉus en la realo vere fundamentitajn faktojn por apogi tian klarigon, kaj oni trovus multajn, kiuj montrus ties senbazecon.

Alia eminentulo, s-ro Inazo Nitobe, profesoro ĉe la Universitato de Tokio, instruas jene:

  1. Angle: Ramsay Muir en «Nationalism and Internationalism». (Naciismo kaj Internaciismo) (1918).