Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

apartenis al la tre kosmopolita Roma Imperio. Oni povas facile konvinkiĝi, ke en tiaj historiaj kondiĉoj la diversaj gentoj, kiuj interpuŝiĝis en tiu mondparto, ankaŭ intermiksiĝis kaj sekve oni ne povas prave paroli pri la «rasa unueco» de la Bulgaroj.

Rilate al iliaj «komunaj aspiroj», ni diru, ke tio estas simpla ŝerco, kiam furiozas en Bulgario la klasbatalo; kiam tieaj laboristoj kaj kamparanoj estas amase persekutataj, malliberigataj kaj murdataj. Ne utilus insisti: la idealista difino de s-ro Ivanof estas tute subjektiva elpensaĵo, neniel rilatanta al realo.

Plie ni rimarkigu, ke en plej freŝdataj verkoj estas konfesite, ke «la antropologiaj esploroj ne tiom progresis kiom dezirinde… Ekzistas malpli da homaj rasoj — la vorto raso estis tiom malavare uzata! — ol unuavide oni povus kredi. La Antropologio ne povas ankoraŭ sciigi ilian seneraran nombron, tial ke ĝiaj enketoj ne estas sufiĉe multnombraj nek sufiĉe precizaj. La katalogoj pri rasoj, kiuj, ĝis nun, estas starigitaj, havas plej ofte nur konvencian valoron; ĉiuokaze ili reprezentas nur provizoran staton de niaj konoj…[1]

Do jen fakulo, kiu konfesas, ke la nuna stato de la scienco eĉ ne permesas precize paroli pri

  1. Eŭgeno Pitar, profesoro pri antropologio ĉe la Ĝeneva Universitato. France: E. Pittard «Les Races et l’Histoire». (La Rasoj kaj la Historio (1924). Biblioteko de historia sintezo.