de Lanti, por proponi tion, li mem plej energie kontraŭstarus. «Mi antaŭvidas la tagon, kiam mi devos kontraŭbatali fanatikajn sennaciistojn», li jam kelkfoje diris. Cetere, mi havas la firman konvinkon, ke inter tiuj, kiuj nuntempe batalas kontraŭ Lanti, kelkiuj tre konscie prezentas ian karikaturon de liaj ideoj, anstataŭ lojale ilin kritiki.
☆ ☆
Jam de pli ol dek jaroj mi kunlaboras pri SAT-aferoj plej intime kun Lanti. En 1919, post la militĉeso, la Parizaj Laboristaj Esperantistoj kunvenis por priparoli la rekomencon de poresperanta propagando. Tiam la neŭtrala movado dormis. Kion fari? Kiu estas preta penadi? Kiu kapablas agi utile? Temis reaperigi Le Travailleur Espérantiste. Kiu redaktos ĝin? — Falis sur la militkampo fervoraj k kompetentaj K-doj, kiel Blangarin, Remon (Raymond), k. a. — Neniu el la kunvenantoj sin proponas por plenumi tiun taskon. Ies voĉo jen demandas: «Ĉu vi legis la ĵus aperintan broŝuron La Langue Internationale (La Lingvo Internacia) de E. Adam[1]? — Eble tiu K-do povos redakti nian gazeton? Freŝe bakita esperantisto li ja estas, tamen li almenaŭ kapablas redakti en franca lingvo, k ĉar Le Travailleur Espérantiste devas esti grandparte en nacia lingvo, do…»
Demandite, Lanti respondis: «Nenian sperton mi havas pri redakto de gazeto. Plie, mi ne scias ĉu mi estas esperantisto aŭ idisto. Nun mi ja vizitas idan kurson, k povas esti, ke mi aliĝos al la ida movado. Mi sentas min nur fervora adepto de internacia lingvo… sed estas al mi tute egale ĉu ido, ĉu esperanto, ĉu alia simila lingvo.»
En la supre menciita broŝuro ja Lanti proponas, ke la demandon pri elekto de esperanto aŭ de ido oni solvu
- ↑ Adam estas la laŭleĝa nomo de Lanti.