Saltu al enhavo

Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tas... mi ne scias, mi ne volas morti. mi ne volas, li jam tro bategis min kaj nun la fusilon li ŝargis!

Ŝi: (senpaciencigas) Jes, jes, sed nun ĉio estas for, ĉi tion ne encerbigu, ne aldonu al via malsano, restu do kvieta, mi petas, vi ne estas en danĝero, mi asertas al vi.

Petro: Ĉio pafas, pafadas, tondras! Nigra ĉielo pezas pli kaj pli, premegas nin... Kaj, jes, tiu aĉulo profitas la bombardadon, tiel, mortigante min li ne estos kulpigata... la kulpanto estos la milito. Nepre li celas min, volas min krevigi, li diris, kriis tion al mi... Mi ne volas bombon, ne deziras kuglon... mi ne volas, ne plu volas batali... ne volas!...
(Li kaŝas al si la vizaĝon dum li provas eltiriĝi el la edzino.)

Ŝi: Petro, mia karega, mia tre kara malsanulo, venu kun mi al la kuracado, venu. Vi ricevos injekton, bolusojn kaj tiel plu, kaj eble la virusoj de via kara avo malaperos... intertempe, suferu kaj suferigu!

Petro: Tamen, mi ne estas malsana, mi vidas, ne frenezas! Ha, mi ne volas, ne volas!...


(KURTENO)


FINO
21