(Panjo kuŝas, la filo ĉe la lito sidas kaj serioze legas, ĉirkaŭata de pluraj silkpapere kovritaj volumoj.)
Panjo: (ĝeme) Mia dio de l' ĉielo, mia dio de l' ĉielo!... Kial tiom suferi? Kion malbonan mi faris? Ĉu tion mi meritas? (ekplore) Neniam plu mi resaniĝos, neniam plu!
La filo: Panjo, pacienca vi restu, la tempon, kuraĝe lasu fluadi, ĉu ne! Venos ankoraŭ bonaj horoj por vi.
Panjo: Mi volas morti!
La filo: (akre, lasante la legadon kaj forirante) Se vi komencas blasfemi, sakri, larmadi kaj ĝemadi, mi tuj foriras.
Panjo: (sola, malgajege) Neniu plu amas min! Mia edzo de jaroj min forgesis; mia filino neniam miajn konsilojn akceptis, ŝi preferis izoliĝi en sia propra dekadenco, resti en memstaro, ŝi diris... Kaj tiu filo volas domini, ordoni, postuli... Ĉu ne estas mi finfine la dommastrino, la patrino ilia? Ne, nun novaj konceptoj volas