La filo: (Tre serioze kaj pie) Kvietigu viajn nervojn! Ne ribeliĝu, estu fida je via spirito! La spirito regas nin, tial se ĝi estas paca. Nia fizika korpo sekvas la spiritajn statojn kaj eniras progresive bonan serenan beaton. La spiritaj potencoj. kiuj je ni sentiĝas, estras la edenan paradizan bienon. Do ne forgesu ke la eterna feliĉejo estas por ni atingebla nur se nia animo la gracon meritas... La sanktaj skribaĵoj...
Panjo:
(plore kaj interrompe) Mi tro suferas... mi volas
morti!...
La filo:
(akre) Ĉu vi ĉesas vian pekadon? Ĉesu!
Panjo:
(pli kvieta) Mi ne povas plu ekstari, mi ĉiam
stumblas... Nun mi plu kapablas nek urini nek
feki sola, vi... iu devas min subteni, helpadi!...
Kia teruraĵo!...
La filo:
(tre serioze, aristokrate) Ha panjo, tio ne estas
la rolo de fraŭlo kiel mi. Estus vere tro maldece,
malkonvene, pensu pri mia reputacio!
Panjo:
(plorete) Jes, ja, mi scias, filinon mi naskis, sed
nun ŝi pli amas la edzon ol min, ŝi fuĝis kun li...
(postule) Voku Alinon!