Sceno 2
(En la malsanula ĉambro, Alino kaj Panjo.)
Panjo:
Ĉu vi havas miajn sukojn kaj dekoktojn?
Alino:
Sur via tableto, ĉe via lito, pretaj ili estas je via
dispono.
Panjo:
(ĝeme) Bone... Vi konas mian tre bedaŭrindan
staton, mian kvazaŭan senpovecon, tial, nun,
vi ĉiam helpos min por miaj bezonoj, ĉu vi
komprenas?... Sed atentu, restu deca, ne
rigardu min tro!... (senpacience) Respondu!
Alino:
(ĝene sed firme) Certe, sinjorino, mi ne rigardos
viajn gluteojn... (ironie) se tio maldecas...
Panjo:
Ĉu vi ne povas paroli pli respekte? Vi, la servistoj,
ĉiam estas groteskaj, senedukaj, kiel hundoj...
kiel via tuta medio!
Alino:
Jes, sinjorino, kiel nia hunda medio...
Panjo:
(ĝemkolere) Ne respondu! Laboru! Tro da
polvo sub la lito kuŝas! La vitraĵoj maldiafaniĝas,
lavu ilin... Ha, kiom mi suferas! Neniu min