Panjo: (sufoke) Ŝi rapidu! Mi mortas!
(La filo eliras.)
(Ŝi plore.) Mi sentas ke mallonge mi vivos. Neniam plu mi vidos la mondon, ne plu iros en la ĝardeno, ne plu bakos bonajn tortojn, sufleojn, ne plu vivos... kaj mia animo, kie estos mia animo?! Panjo, Panjo mia, mian animon feliĉigu!.. Dio mia, miajn pekojn pardonu! Mia dio de l' ĉielo, Dipatrino, preĝu por mi, savu min el la infero!... Mi asfiksiiĝas! (preĝe) Nia patro en la ĉielo, via regno venu, pardonu niajn ofendojn, kiel ni pardonas niajn ofendintojn, ne lasu nin je la pekoj, sed liberigu nin el la malbono... Tiel estu!
(La filo revenas.)
Panjo:
(al la filo) Mia filo, mia karega filo, savu mian
animon!... Alvoku la pastron, benigu min!
Donu mian rozarion, la krucifikson, savu min
el la infero!... (plore) Savu min!!!
La filo:
Jes, panjo, mi asertas al vi, ke via spirito estas
sana, morgaŭ, laŭ via volo, ni venigos la
pastron... Intertempe, ni pie nin dediĉu al la
mondreĝo!
(KURTENO)
| 32 |