Sceno 4
(Samaj scenej-aranĝoj. La malsanulino, kaj la
filo ĉe la lito, silente preĝas. Alino, en la koridoro,
apogita je la fenestro, pense rigardas al
la nokta ĉielo.)
Alino:
(reve al si) Kial tiu senlima firmamento, senfine
damaskenita, flagradas tiom inside ĝis tiu ĉi
tero mistera? Ĉu tiu grandioza lukso kapablas
efektive radii dian lumon? Kie fontas tiu daŭre
instruata, dia rivelo? Kie fluas reale la nemezurebla,
dia bonkoreco?... Nenio je miaj okuloj,
el la ĉiela volbo aspektas dia, ĉio tro vastas por
mia rigardo mikroskopa... Mi scias, ke polveron
mi identas, tial la nokto, por mi, homo,
eterne belas... sed neniel al mi diktas konduton!..
Ĉu konduto ne estas io spontanea,
entenata en ni, en nia esto, kaj, eventuale
modlata de nia rezono?... Kompreneble, mi,
servistinaĉo, sed finfine homo, pli aŭ malpli
samkapabla kiel ĉiu mastro kaj reĝo, ne pretendas
solvi la kialon de pensado, vivo kaj
agado, tamen sen filozofiadi, mi aŭdacas
aserti, ke la misteroj, konfliktoj kaj ceteraj
fenomenoj en niaj ordinaraj agoj, estas kreitaj
nur de ni per tro elasta pensado nia: Ni estas