Saltu al enhavo

Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Panjo: (postule kaj subite ellasante la preĝan mienon) Injekton!!!


(La filo eliras el la Ĉambro kaj alparolas Alinon drakone.)


La filo: Ĉu vi estas preta?

(Alino ne respondas kaj daŭre pensas.)

Kion vi pensas? Respondu!


Alino: (kvazaŭ en revo) Mi pensis, ke la mortantoj valoras pli ol la vivantoj.


La filo: Kion vi kuraĝas aludi?


Alino: (Ŝi aspektas ankoraŭ en sia revo.)

Ion ne gravan, krudan, el sonĝo eble, kiu devenas mian vulgaran medion... Sed ne timu, sinjoro, vi, same kiel mi, estas grandaj viktimoj... de niaj dioj, etikoj kaj kodaroj.


La filo: (kolere, preskaŭ krie) (Panjo aŭdadas.)

Kiuj ideoj estas tiuj? Kie vi legis tiajn anarkiistaĵojn, subfosajn argumentojn?... Mi ne toleros tion tie ĉi, ĉe mi!


Panjo: Kion ankoraŭ faris tiu senrespekta hundinaĉo?


La filo: (emfaze) Seneduke ŝi insultas nin, blasfemas kaj ribelas. Mi senprokraste forpelas ŝin el mia hejmo!

(Al Alino) Mi ne plu volas vidi viajn spurojn en mia loĝejo! Foriru!

35