gloroj kaj honoroj, ĉiuj patrioj kaj ras-civilizoj restas vanaj klopodoj, kies bedaŭrinda konsekvenco, konscie aŭ ne, nur strebas al homa malharmonio, al senutilaj militoj...
Flago: (interrompe) Ĉu ankaŭ vi pretas rifuzi helpon
al via patrio, ĉu vi volas nei vian patrolandon?
Ĉu vi ne havas amon por tio, kio ĉirkaŭas vin,
kiu vin kreskigis kaj kulturis? Ĉu vi lasus vin
forporti, enkarcerigi en koncentrejojn de torturo,
for de via gepatra domo? Ĉu vi tolerus
vandalojn en via hejmo, suferus vi ke ŝtelistoj,
je viaj okuloj rabu viajn vivrimedojn?... (kolere)
Nu, respondu!
Barbulo: Ne, ne, mi ne estas renegato je ĉio ĉi tio, kaj vi
preterpasas la ideon de patrio. Ja, mi aldonu
ke mia patrio estas la tuta tero, ke mia nacio.
patrolando, estas la planedo, kie ni vivas, ke
ĉiuj homoj, ĉiuj rasuloj tie spirantaj estas miaj
fratoj. Neniu homo normala celas iun ajn
perforton, kredu min, nur la socia malharmonio
kreas la konfliktojn, kaj nur individuoj
misformitaj, tro avidaj, tro obseditaj, mistifikitaj
kaj tiel erarigitaj rilate al la vera homa kondiĉo,
kiel vi sin vidas premataj aŭ profitas je premo,
kaj premas. Por mi, la milito neniel iam devas
okazi, ĉar ĝi nenial praviĝas, do...
Flago: (interrompe kaj furioze) Do, azeno, perfidulo,
vi rifuzas defendi vian teron, vian patrinon kaj
viajn infanojn, vian tutan landon kontraŭ la
sovaĝuloj, tiuj eterne rabemaj kaj atakemaj