araboj kaj flavuloj! Vi kuraĝus doni vian belan civilizitan patrion kiel predon al la unuaj barbaraj atakantoj?
Barbulo:
Ne! Por mi pafilo, kanono, bombo ne estas
solvoj nek rimedoj, mi eĉ rifuzas ŝtonkatapulton
kaj lancon: al milito mi neniam iros; kiel mi
jam klarigis...
Flago:
(pli kaj pli furioze, trete kaj minace) ... ĉesu,
ĉesu, ne plu parolu! Neniam tion mi aŭdis kaj
neniam akceptos aŭdadi per miaj oreloj. Tiu,
kiu dizertas la defendon de la patrio, de nia
gloro kaj honoro, de niaj gepatroj, estas perfidulo,
kaj tujan morton meritas. Se vi apud niaj
gvidantoj ne kunbatalos por la libero, se je
alvoko milita vi silentas kaj time kamulliĝas, ni
eksplodigos vian kranion! (krie kaj forirante)
Mi venos persone vin preni kaj tranĉos al vi la
kolon!...
Barbulo:
(serene) Kompatindulo!...
(KURTENO)