Saltu al enhavo

Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Sceno 3


(Sama salono. La tri personoj side laboretas.)


Atuto: (ironie) Nu, Flago, kiam vi enŝipiĝos cele al via Indoĉinio? Ĉu vi plue toleras la vjetnamajn banditojn?


Flago: (fiere) Jes, sinjoro, mi jam subskribis mian kontrakton. Mi nur atendas la ordonon kaj same fiere kiel mi jam agis antaŭ kelkaj jaroj, mi portos pretermaren la gloron de nia raso, sub la emblemo de nia nacio... Sed, Atuto, kial vi tiel inside demandas min?


Atuto: Nu. mia kara, estas ĉar mi antaŭe volus havi la plezuron komandi vin sub la atributo de ĉi tiu fabriko...


Flago: (mire) Ĉu vere vi estas anstataŭonta nian inĝenieron? Per kia artifiko vi sukcesos je tiu avanco?


Atuto: (Cinike, dum Barbulo laborete pripensas.) Kompreneble, artifiko ne estas. Ĉiu baraktas, kiel mi iam al vi klarigis, por sia «patrio». Vi donacas vian sangon por forpeli la vjetnama-

46