nojn, konservi, kiel vi diras, la honoron de via kara patrolando, kaj tiel plu... Mi, tute simple, klopodas por firmigi mian situacion, por plialtrangiĝi en la socia hierarkio, kaj tiel starigi mian propran liberan agadon. Kaj, evidente, same kiel vi, senkompate senkulpajn kapojn detranĉos, mi sentime la kolegojn pretas lerte kubutpuŝi... Mi aldonu ke mia metodo estas malpli kruela ol via!...
Flago: (koleriĝante) Mi petas, ke vi ne tiel parolu! Tiaj
ironiegaj komparoj certe kondukos kinete,
mian pugnon ĝis via malbela vizaĝaĉo, kaj tio
nepre okazos antaŭ ol vi estu ĉefulo!
Barbulo: (firme sed ĝene) Mi petas, se mi bone komprenas,
vi ambaŭ tre baldaŭ forlasos ĉi tiun postenon,
vi ne plu kunlaboros, do almenaŭ estu,
amikoj dum tiuj kelkaj, lastaj minutoj, horoj...
Vi...
Atuto:
Ni scias, Barbulo, via filozofa barbo volas nun
por ni oracii. Estas ja la fino, kiel vi diris, de
niaj kunlaboradoj, tial ni provos viajn orakolojn
kaj profetaĵojn lastfoje aŭskultadi... Bedaŭrinde,
vi parolu sen katedro kaj sen mikrofono!
Barbulo:
Mi tre dankas vian inviton. Vi perfekte scias, ke
miaj stultaj ideoj neniel kapablas influi, modifi
viajn sintenojn. Vi daŭre estos «niaj patriotoj»,
tial hazarda babilado, tia, kian mi nun povas
okazigi, restos vana. Ĉar vi estas miaj amikoj,
homaj fratoj, mi tamen rapide eksponos al vi
| 47 |