miajn sentojn rilate al viaj idealoj, kiujn Vi ŝajne akurate sekvas.
Atuto kaj Flago: (kune, kaj ridete sin rigardantaj unu la
alian.) Ni aŭskultas vin!...
(Ambaŭ ridetos kaj sin rigardetos unu la alian la tutan tempon.)
Barbulo:
(solene, rege kaj ĉiam pli kaj pli emfaze)
Kio estas patrio, kiu el vi povas ĝin difini?
Certe neniu. Patrio estas abstrakta sento kiun
oni en la socio, iom post iom, per edukado,
instruado kaj variaj kromaj pseŭdo-fenomenosciencoj
inokulas al vi, al ni. Per la patrio ĉiu
homo de nia globo sin sentas kaj bedaŭrinde
kredas pli supera kreitaĵo ol la landnajbaro.
Nu, amikoj miaj, ĉu tia pravigo sufiĉas, ĉu
senbaza kredo utilas kiel fundamento? Ĉu tiu
sama, simila penso kiu ripetiĝas ĉe ĉiu de ĉiuj
landoj, ne absurdigas la patriecon? Ja, se ĉiu
patrioto de ĉiuj patrolandoj, pli prava, pli
perfekta, pli supera sin sentas, kredas, estas aŭ
ne, ĉu tio ne demonstras ke ĉiuj estas ja egalaj,
sampovaj kaj samkretenaj, ĉu tio ne pruvas ke
unu nura nacio efektive ekzistas: La Tero? Kial
la blankulo la negron subigas? Kial la blankulon
la flavulo malamas? Tute simple: ĉar rasismo
kiel patriotismo samfontas: mistifikado, la
homaron sufokas...
(paŭzo)
Kaj vi, Atuto, monon, plian kapitalon vi celas. Ĉu rento ankaŭ ne estas artefarita, malracie kreita? Ĉu vere, persone vi ne vidas en ĉi tiu