Ĉi tiu paĝo estas provlegita
(Atuto kaj Flago aplaŭdas kaj ridas, dum ili manpremas Barbulon, kiu restas iom konfuza.)
Flago: Kaj nun, antaŭ la disiĝo, por soleni la patrion
kaj la lastan diskurson, ni iru trinki pindeton da
bona vino!
Atuto: Vi estas unuafoje absolute prava!...
(Atuto kaj Flago sin prenas brak-ĉe-brake, ride
kaj preskaŭ dance instigas Barbulon, kiu sekvas,
mornmiena kaj pripensema.)
Atuko kaj Flago: (kante)
- “Trinki glason estas tre agrable,
- Ĉefe kiam oni estas du...”
(KURTENO)
FINO