estas respektata, neniu akurate plenumas la kondiĉojn, oni vere mokas nin, la leĝon, la patrion entute...
Proleto:
Ĵes, sinjoro, mi atendos!
Oficisto:
(al si mem) Folio 3, duplikato 7 de la protokolo...
ĉiam same, malordo, nekompleto,
fuŝitaj paperoj kaj poste oni plendas, riproĉas
min, sed kiel do mi povas sekvigi la
dosierojn en tiu ĥaoso de malbonvolemo, ĉu
estas tiom malfacile trarigardi la 3451 paĝetojn
de l' resumoj de la civila kodo? Ĉu ne
eblas atenti la kelkcentan paragrafaron de la
mark-leĝo? (rigarde al la proleto)
Oni ne plu konsciencon havas, ne plu!...
Proleto:
(ĝenate) Sinjoro, ĉu al vi eblas, ke vi min
aŭdetu? Temas pri tre rapida afero, nur
kelkajn informetojn mi deziras kaj, bedaŭrinde,
multan tempon mi ne disponas.
Oficisto:
Ha, mi scias, rapida konsulto! Ĝis kiam vi
estu ĉiom kompreninta, kun viaj komplikaj
cerboj oni devas ripeti ĉion dum tri aŭ kvar
fojoj!... Atendu iom!
(Iom poste la kapitalisto eniras kaj aliras la alian flankon de la balkono, dum la oficisto ekrigardas kaj spontane, lasante la paperojn, la balkonon alkuras.)
Oficisto:
Bonan tagon, Sinjoro Fabrikestro, kiel vi
fartas? Kiu bona vento, ĉi tien vin kondukis?