Paĝo:Leibniz - Monadologio, 1905, Boirac.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ANTAŬPAROLO

Dezirante doni al la tutmonda filozofaro la pruvon, ke ekzistas de nun vera lingvo internacia — nome la mirinda kreaĵo de Doktoro Zamenhof, Esperanto — per kiu ĉiuj spiritoj en la mondo, malgraŭ la malsameco de la naciaj lingvoj, povas plej facile interkomunikiĝi, mi elektis, por ĝin traduki internacie, la grandfaman verkon de Leibniz „Monadologio“ pro diversaj motivoj, el kiuj la precipaj estas jenaj.

Unue ŝajnis al mi necese, ke la verko elektita estu ja konata de ĉiuj filozofoj kiel unu el la plej alte abstraktaj en la filozofia literaturo; tiamaniere ke se Esperanto sukcesus ĝin fidele transdoni, l’ eksperimento estus plene decidiga. Laŭ tiu rilato nenia verko estas sendube pli taŭga ol Monadologio, kiu enhavas en tre mallonga amplekso sumon de plej profunda kaj akrega filozofio.

Aliparte la nacieco de la tradukonto limigis preskaŭ necese l’ elekton en la rondo de l’ verkoj france skribitaj, ĉar estas tute preferinde, laŭ mia opinio, ke Francoj traduku internacie tekstojn francajn, Angloj anglajn, Germanoj germanajn k. t. p, tio