estas, ke ĉia tradukonto penu internaciigi nur verkojn skribitajn en lia nacia lingvo. Nur per tiu procedo oni havos tradukojn internaciajn kiel eble plej proksimaj de l’ originalaj tekstoj.
Kaj tamen mi tre deziris, ke mia intencita traduko povu interesi ne nur Francujon, kie Esperanto jam tre rapide kaj favore disvastiĝis, sed ankaŭ aliajn landojn, precipe Germanujon, kie ĝi estas preskaŭ tute nekonata.
Monadologio plenumis akuratege tiujn du postulojn, estante samtempe franca laŭ la lingvo kaj germana laŭ la deveno. Tial mi trovis tute deca, ke tiu unua traduko internacia de filozofia verko, havante Francon kiel aŭtoron, estu dediĉita al Germana filozofo.
Fine mi ne povis forgesi ke Leibniz estis unu el la plej gloraj favorantoj de l’ ideo de lingvo universala. Eĉ liaj teoriaj vidoj pri la demando estis mirige konformaj je la praktika efektiveco de Esperanto, kiel oni povas konstati legante la rimarkindan libron de Sro Couturat “La logique de Leibniz„ (Logiko de Leibniz). Tial mi ne pensas, ke mi trograndigas dirante, ke Leibniz rekonus certe unu el siaj pensoj efektivigita en l’ ellaboraĵo de Zamenhof.
Mi aldonas kelke da klarigoj pri la tradukmetodo kiun mi sekvis. Ĝenerale mi zorgis uzi la komunajn vortojn de la lingvo Esperanto enhavatajn en l’ Universala Vortaro; sed tamen mi ne ŝanceliĝis elpensi vortojn novajn, ĉiufoje kiam tio ŝajnis al mi necesa aŭ eĉ utila.
Unue mi donis sencon specialan aŭ teknikan al