Paĝo:Leibniz - Monadologio, 1905, Boirac.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Zamenhof nenian regulon starigis nek observis mem en la transskribado de tiuj radikoj, prenante indiferente unu aŭ alian formon. Laŭ ĝenerala regulo mi elektis la formon ricevitan de la participo aŭ supino latina, percept, dedukt, k. t. p. simile al abstrakt; tamen mi preferis apet, ĉar apetit ekzistas jam kun tute alia senco.

Koncerne la vorton civito, oni povas dubi ĉu ĝi estas vere enkondukinda kaj ĉu ne sufiĉas la vorto “regno„ por traduki “civitas, cité, city, civita„ k. t. p. Estas tamen inter la du vortoj tre grava nuanco, ĉar civito estas, laŭ mia opinio, regno ne de kia ajn speco sed kies membroj estas kvazaŭ intime interligitaj kiel la kunloĝantoj de unu sama urbo aŭ urbego, kaj samtempe regataj de aŭtoritato libere konsentita, kiel en la respublikoj aŭ en la konstituciaj ŝtatoj, unuvorte regno pli malpli simila al la “civitas„ greka aŭ romana.

Cetere estas neeviteble, ke la lingvo internacia akiros senĉese novajn radikojn por l’ esprimo de novaj ideoj, kaj tion ĉi Zamenhof mem proklamis. Estas nur necesege, ke en sia esenca strukturo ĝi konservu ĉiam neŝanĝeblaj la vivajn principojn de ordeco kaj klareco, kiujn ĝi ricevis de sia genia kreinto.

La 15an de septembro 1902.