Paĝo:Leibniz - Monadologio, 1905, Boirac.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
MONADOLOGIO

1. La Monado, pri kiu ni parolados tie ĉi, estas nur substanco simpla, kiu enestas ĉe la kunmetitoj; simpla, tio estas, sen partoj.

2. Kaj estas ja necese ke ekzistu simplaj substancoj, pro tio ke ekzistas kunmetitoj, ĉar kunmetito estas nur amaso aŭ aggregatum da simploj.

3. Sed kie ne estas partoj, tie ne povas esti amplekseco nek figureco nek dividebleco. Kaj tiuj Monadoj estas la veraj Atomoj de la Naturo kaj la Elementoj de l’ ekzistaĵoj.

4. Ne estas ankaŭ dissolvo timebla, kaj estas nenia maniero imagebla, per kiu simpla substanco povus perei nature.

5. Pro la sama kaŭzo, estas nenia maniero, per kiu simpla substanco povus komenciĝi nature, ĉar ĝi ne povas esti formata per kunmeto.

6. Tiel oni povas diri, ke la Monadoj povas nur per unu fojo komenciĝi aŭ finiĝi; t. e. ili povas komenciĝi nur per kreo kaj finiĝi nur per neniigo; dum tio, kio estas kunmetita, komenciĝas aŭ finiĝas partoj post partoj.

7. Ne estas ankaŭ rimedo por klarigi, kiamaniere Monado povus esti aliigita aŭ ŝanĝita en sia interno