Paĝo:Leibniz - Monadologio, 1905, Boirac.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝanĝiĝoj de la Monadoj devenas de interna principo, ĉar ekstera kaŭzo ne povas influi en ĝian internon.

12. Sed estas ankaŭ necese, ke krom la principo de l’ ŝanĝiĝo estu detalaro de tio kio ŝanĝiĝas, kiu faru, por tiel diri, la speciĝecon kaj la diversecon de la simplaj substancoj.

13. Tiu detalaro devas envolvi multegon en l’ unuo aŭ en la simplo. Ĉar, tial ke ĉiu ŝanĝiĝo fariĝas laŭgrade, io ŝanĝiĝas kaj io restas, kaj sekve estas necese, ke en la simpla substanco estu multenombreco da afektoj kaj rilatoj, kvankam ne estas da partoj.

14. La nedaŭra stato, kiu envolvas kaj reprezentas multegon en l’ unuo aŭ en la simpla substanco, estas nur kion oni nomas Percepto, kiun oni devas distingi de l’ AperceptoKonscio, kiel ĝi poste aperos. Kaj pri tio ja Kartezianoj tre eraris, kalkulinte kiel neniom la perceptojn, kiujn oni ne aperceptas. Tio ankaŭ ilin igis kredi, ke nur la solaj Spiritoj estas Monadoj, kaj ke ne estas animoj de la Brutoj aŭ de l’ aliaj Entelekioj, kaj intermiksi, kiel la popolo, longan senkonsciiĝon kun vera morto; tio ankaŭ ilin enĵetis en la skolastikan antaŭjuĝon pri la tute senigitaj animoj, kaj eĉ firmigis la malbone disponitajn spiritojn en l’ opinio pri la mortemeco de l’ animoj.

15. L’ ago de l’ interna principo, kiu faras la ŝanĝon aŭ pason de unu percepto al alia, povas esti nomata «Apeto» (Apeticio); estas vere, ke l’ apetado ne povas ĉiam trafi la tutan percepton, kiun ĝi celas;