Paĝo:Leibniz - Monadologio, 1905, Boirac.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

32. Kaj tiu de sufiĉa racio, laŭ kiu ni konsideras ke nenia fakto povas troviĝi vera aŭ ekzistanta, nenia elparolato vereca, se ne estas racio sufiĉa pro kiu tiele estas kaj ne alie, kvankam tiujn raciojn plej ofte ni ne povas koni.

33. Estas ankaŭ du specoj de veraĵoj, tiuj de rezonado kaj tiuj de fakto. La veraĵoj de rezonado estas necesaj, kaj ilia kontraŭmetito estas neebla, kaj tiuj de fakto estas malnecesaj, kaj ilia kontraŭmetito estas ebla. Kiam veraĵo estas necesa, oni povas trovi ĝian racion per analizo, ĝin solvante en ideojn kaj veraĵojn pli simplajn, ĝis oni venas al la primitivaj.

34. Tiamaniere ĉe la Matematikistoj, la teoremoj de spekulacio kaj la kanonoj de praktiko reiĝas per analizo al la Difinaĵoj, Aksiomoj, kaj Postulatoj.

35. Kaj fine estas ideoj simplaj, kies difinaĵojn oni ne povas doni; estas ankaŭ Aksiomoj kaj Postulatoj, kiuj ne povas esti pruvataj kaj ne bezonas ankaŭ; kaj tio estas l’ Elparolatoj identaj, kies kontraŭmetito enhavas malsekretan kontraŭdiron.

36. Sed la sufiĉa racio devas ankaŭ troviĝi en la veraĵoj malnecesajde fakto t. e. en la ĉeno de l’ aferoj dissemitaj tra l’ universo de l’ kreitaĵoj, en kiu la solvo en apartajn raciojn povus iri al detalaro senfina pro la grandega diverseco de l’ aferoj en la Naturo kaj pro la senfina dividiĝo de l’ korpoj. Estas senfino da figuroj kaj movoj nunaj kaj antaŭaj, kiuj enestas en la kaŭzo efika de mia nuna skribado, kaj estas senfino da malgrandaj inklinoj kaj