Paĝo:Leibniz - Monadologio, 1905, Boirac.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

emoj de mia animo nunaj kaj antaŭaj, kiuj enestas en la kaŭzo cela.

37. Kaj, ĉar tiu ĉi tuta detalaro envolvas nur aliajn malnecesaĵojn antaŭajn aŭ pli detalajn, el kiuj ĉiu bezonas ankaŭ similan analizon por raciiĝi, oni ne estas pli progresinta pro tio; kaj estas necese, ke la sufiĉa aŭ lasta racio estu ekster la ĉeno aŭ serio de tiu detalaro da malnecesaĵoj, kiel ajn senfina ĝi povas esti.

38. Kaj tiel ja la lasta racio de l’ ekzistaĵoj devas sidi en substanco necesa, en kiu la detalaro de l’ ŝanĝoj estas nur «eminente», kiel en la fonto; kaj tio estas, kion ni nomas Dio.

39. Sed, ĉar tiu substanco estas sufiĉa racio de tiu ĉi tuta detalaro, kiu estas ankaŭ ĉiel interligita, nur ekzistas unu Dio, kaj tiu Dio sufiĉas.

40. Oni povas ankaŭ jugi, ke tiu suprega substanco, kiu estas sola, universala kaj necesa, havante ekster si nenion, kio estus nedependanta de ĝi, kaj estante nur sekvo de l’ esto ebla, ne povas ricevi limojn, kaj enhavas necese tiom da realeco, kiom estas eble.

41. De kie sekvas, ke Dio estas absolute perfekta, ĉar la perfekteco estas nur la grandeco de la realo precize prenata, metante aparte la limojn aŭ finojn en l’ aferoj tiujn havantaj. Kaj kie ne estas finoj t. e. en Dio, tie la perfekteco estas absolute senfina.

42. Sekvas ankaŭ, ke la kreitaĵoj ricevas siajn perfektecojn de l’ influo de Dio, sed ke ili ricevas siajn neperfektecojn de sia propra naturo nekapabla esti senfina. Ĉar en tio ja ili diferenciĝas de Dio.

43. Estas ankaŭ vere, ke en Dio sidas ne nur la