Paĝo:Leibniz - Monadologio, 1905, Boirac.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

47. Tiel do Dio sola estas la primitiva unuo, aŭ la simpla substanco deveniga, kies ĉiuj kreitaj aŭ defluintaj Monadoj estas produktaĵoj, kaj naskiĝas, por tiel diri, per senĉesaj fulmigoj de la Diaĵo de momento en momenton, finitaj pro la riceveco (receptiveco), de l’ kreitaĵo, ĉe kiu estas esence, ke ĝi estu limigita.

48. Estas en Dio la Potenco, kiu estas la fonto de ĉio, poste la Konado, kiu enhavas la detalaron de l’ ideoj, kaj fine la Volado, kiu faras la ŝanĝojn aŭ produktojn laŭ la principo de l’ plejbono. Kaj tio ĉi respondas al tio, kio ĉe la kreitaj monadoj konsistigas la subjekton aŭ bazon, la kapablon perceptan kaj la kapablon apetan. Sed ĉe Dio tiuj atributoj estas absolute senfinaj aŭ perfektaj, kaj ĉe la kreitaj monadoj aŭ entelekioj aŭ perpectihabia, kiel Hermolaus Barbarus tradukis tiun vorton, ili estas nur iliaj imitaĵoj, laŭ la mezuro de l’ enestanta perfekteco.

49. Pri la kreitaĵo oni diras ke ĝi agas ekstere, tial ke ĝi havas perfektecon, kaj ke ĝi pasiviĝas de alia, tial ke ĝi estas neperfekta. Tiel do oni parolas pri l’ ago de la Monado, tial ke ĝi havas distingajn perceptojn, kaj pri la pasiviĝo, tial ke ĝi havas kon, uzajn.

50. Kaj unu kreitaĵo estas pli perfekta ol alia pro tio, ke oni trovas en ĝi tion, kio utilas por raciigi apriorie tion, kio okazas ĉe l’ alia, kaj tial oni diras, ke ĝi agas sur l’ alia.

51. Sed en la simplaj substancoj tio estas nur idea influo de unu monado sur l’ alia, kiu povas efiki nur per l’ interago de Dio, laŭ tio ke en la ideoj de