Paĝo:Leibniz - Monadologio, 1905, Boirac.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dio unu monado racie postulas, ke Dio, la ceterajn regulante de l’ komenco de l’ ekzistaĵoj, rigardu ĝin. Ĉar, tial ke unu kreita monado ne povas havi fizikan influon sur l’ internon de alia, nur per tiu rimedo unu povas havi dependon de l’ alia.

52. Kaj tiamaniere inter la kreitaĵoj la agoj kaj pasiviĝoj estas reciprokaj. Ĉar Dio, komparante du simplajn substancojn, trovas en ĉiu raciojn, kiuj lin devigas alfari al ĝi l’ alian; kaj sekve kio estas aga laŭ unu rigardo, estas pasiva laŭ alia; aga tial ke tio, kion oni distinge konas en ĝi, utilas por raciigi tion, kio okazas ĉe alia; kaj pasiva tial ke la racio de tio, kio okazas ĉe ĝi, troviĝas en tio, kio estas distinge konata en alia.

53. Sed, ĉar estas senfino da eblaj universoj en l’ ideoj de Dio, kaj nur unu povas ekzisti, estas necese, ke estu sufiĉa racio de l’ elekto de Dio, kiu decidigu lin al unu prefere ol alia.

54. Kaj tiu racio povas nur troviĝi en la konveneco aŭ en la gradoj de perfekteco enhavataj de tiuj mondoj, ĉar ĉiu eblaĵo posedas la rajton pretendi l’ ekziston laŭ la mezuro de perfekteco, kiun ĝi envolvas.

55. Kaj tio estas la kaŭzo de l’ ekzisto de l’ plejbono, kiun al Dio konigas lia saĝeco, elektigas lia boneco, kaj produktigas lia protenco.

56. Sed tiu interligo aŭ alfaro de ĉiuj kreitaj aferoj al ĉiu, kaj de ĉiu al ĉiuj ceteraj faras, ke ĉiu simpla substanco havas rilatojn, kiuj esprimas ĉiujn ceterajn, kaj ke sekve ĝi estas ĉiama vivanta spegulo de l’ universo.